Esperanta semajno en Tuluzo, SeMeo

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi kun kelkaj gee-amikoj iris al Tuluzo, al la ĉefurbo de Okcitanio, dum semajnfino de marto por  partopreni aferojn en SeMeo. La vojaĝo laŭ mi estis ege amuza, utila, ĝoja kaj agrabla kaj ankaŭ mi ŝategis revidi Tuluzon kaj gee-amikoj. La lastan fojon ke mi estis en tiu urbo, mi iris ne por esperanto, sed manifestacii por la oficialeco de la okcitana lingvo antaŭ 7 jaroj.

Ĉi fojo tie mi eblis koni pli da gee-istoj de tiu urbo, de aliaj urboj kaj ankaŭ multaj gee-junulojn.
*Ni decidis lui veturilon, lui domon kaj iri vendrede vespere, ĉar matene ni laboris. Ni alvenis al Tuluzo vendrede nokte kaj ni ne eblis ĝui la koncerton, sed kelkaj partoprenantoj de ĉi tiu koncerto, atendis nin post ĝi kaj ni agrable babilis dum iu(j) horo(j) kaj poste ni reiris ĉe ni promenante tra la centro urbo kaj mi rimarkis denove ke Tuluzo estas viva urbo.
*Dum la sabato matene ni decidis turistumi tra la urbo, profitante ke la tuluzanaj gee-istoj renkontiĝis paroli pri internaj aferoj. Mi profitis viziti la plej belan lokon laŭ mi de ĉi tiu urbo, la basiliko de Sant Sernin, kaj alia loko ke mi ĉiam vizitas en ĉiuj urboj, la informan oficejon de la urba metroo preni kelkajn mapojn de la urba metroa reto por mia monda kolekto kiu ĝi estas jam sufiĉe granda kaj varia (Iam mi parolos pri tio). Je la tagmanĝo, ni tagmanĝis kun la gee-istoj kaj vespere ni vizitis la urbon kaj trinkis ion ie ajn. Dum la vespero de la sabato laŭ mi estis la plej amuza momento, ni renkontiĝis en iu trinkejo supozeble por paroli pri io de TEJO, sed finfine ni, la gejunuloj, ludis la homlupon kaj ni amuziĝis kune. Poste ni iris vespermanĝi ĉiuj kune al iu picejo-restoracio kaj por iu eraro de la gekelneristoj kaj\aŭ de la estrino de la ejo, ni vespermanĝis tute senpage. Ni multe rimarkis kaj ridis pri tiu eraro poste, trinkante iujn koktelojn nokte en trankvila trinkejo. Sendube la plej amuza parto de la vojaĝo.
*Dum nia lasta tago, dimanĉo matene, ni vizitis la naturan historian muzeon. tie, mi profitis por paroli pli kun aliaj gee-junuloj kaj amikumi pli. Ankaŭ mi profitis por ebligi ilin skribi al mi ion en mia esperanta kajiero (kiel memory keeper = memorigisto).
Ankaŭ ni multe amuziĝis serĉante lokon por tagmanĝi kaj kie ni trobis lokon ĉe la merkato de Victor Hugo. Ankaŭ ni multe amuziĝis decidante kion ni mendas.

Mia opinio pri tiu vojaĝo kaj pri SeMeo, estas ege bona, sendube mi ripetus ĉiam. La programo estis sufiĉe bona, varia kaj interesa, la aliaj gepartoprenantoj estis ege agrablaj kaj la organizantoj ankoraŭ pli. Ili klopodis helpi nin kun ĉio. Espereble ni revidos baldaŭ.
KORAN DANKON – FÒRÇA GRÀCIES.

Jen kelkaj fotoj miaj de la urbo.

Ĝis la revido

This slideshow requires JavaScript.

Mia lasta vojaĝo al Kroatio 🇭🇷

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj, je la komenco/mezo de januaro mi vojaĝis al mia dua lando. Mi vojaĝis al Kroatio. Mi atendis kelkajn semajnojn por skribi pri tiu vojaĝo por ripozi la senta-ebriecon de la vojaĝo. Tiu vojaĝo ne estas mia unua fojo en Kroatio, sed la dua, kaj mi ŝatis pli ol la unua. Ek de ĉiam mi ŝategas la Orientajn-Slavajn landojn kaj balkanojn pli. Ek de mia unua vojaĝo al Kroatio, mi enamiĝis de la lando. kaj nun en tiu dua vojaĝo mi ankoraŭ enamiĝis pli, ĉar mi mem ne sentis  kiel turisto tute, kaj mi ne vidis la turistan kroation nur, ankaŭ mi vidis la Kroation de la kroatoj pli malpli (kompreneble esti tie dum kelkaj tagoj ne povas esti sama ol persono loĝante tie). Ĉi fojo mi vojaĝis vintre ĉar estas mia plej ŝatata jarsezono. Mi parolis kun kelkaj amikoj el tie por informi ilin ke dum tiuj konkretaj tagoj de januaro mi estos en Zagrebo, Kroatio. kaj fakte ili respondis al mi bonege. E-amiko gastigis min kaj aliaj geE-amikoj translokiĝis dum tiu tagoj al la ĉefurbo de Kroatio aŭ petis ferion de sia laboro por renkontiĝi denove, KORAN DANKON-HAVALA PUNO

Tiu vojaĝo estis ege mallonga, ĉar mi vojaĝis tien ĵaŭdon kaj revenis dimanĉon, sed mi povis viziti multajn lokojn eĉ lokojn kiujn mi ne eblis viziti la lastan fojon.
*Dum la ĵaŭdo, atendante mian flugon en la flughaveno de Barcelona-El Prat, mi konatiĝis kun iu juna kroato kaj mi rimarkis ke mia kroata lingvo plibonigis sufiĉe. En la Zagreba Flughaveno miaj geE-amikoj jam atendis min, kaj ni iris vespermanĝi kune.
*Dum la vendredo mi eblis viziti denove la belegan urbon (Zagreb), sed ĉi foje vintre, kaj ankoraŭ kun kristnaskaj lumoj (venontfoje se mi eblos, mi iros dum la advento). Bonŝance la vetero estis ege malvarma (inter 3ºC kaj -7ºC pli malpli), sed bedaŭrinde ne neĝis. Mi ankaŭ eblis veturi flug-roboton por mia unua fojo kaj mi sufiĉe ŝatis ĝin. En Zagrebo mi ankaŭ estis bonŝanca koni ege interesan esperantistinon el Kroatio, mi konis S. Š. , kiu montris al mi la novan ejon de la Kroata Esperanto Ligo, ŝi petis helpon al mia amiko kaj mi fini munti ŝrankon kaj ŝi parolis kun ni pri interesaj aferoj. Espereble en mia sekvanta vojaĝo al Zagrebo mi eblos vidi ŝin denove.
*Dum la sabato ni iris al Varaždin. Mia amiko diris al mi, kion mi volas viziti kaj mi decidis iri tien, ĉar en la lasta vojaĝo mi volis viziti ĝin kaj ne eblis. Varaždin estas ege bela urbo, estas ege Austro-Hungara urbo. Ĉi tiu urbo ankaŭ havas kastelon sufiĉe bela laŭ mi. Tie, bonŝance, ni eblis tagmanĝi tipan tiean manĝaĵon (Bongustega). Varaždin estis la malnova ĉefurbo de Kroatio dum la 18a jarcento. Nun Varaždin estas konata kiel la urbo de Baroko, Muziko kaj Floroj.
*Dum la dimanĉo (matene) antaŭ iri al la flughaveno ni eblis iri veturile ĝis Sljeme (vilaĝo en la plej proksima montaro al Zagrebo nomata “Medvednica”). Ni iris tien por vidi neĝon kaj mi malkovris ke tie estas skiejo. Ek de tie ni eblis vidi la tutan Zagrebon kaj iomete Slovenion. Ni estis en la plej alta parto de la montaro, apude 1000m s.m. (supermara alteco). kaj poste ni rapide vizitis unu el la plej belaj lokoj el zagreboj kaj ege rekomendita loko. La tombejon de Zagrebo “Mirogoj”. Ĝi estas ege granda tombejo (Kiel Barcelona-Montjuïc tombejo xD). Tie eblas vidi muslimajn, katolikajn, ortodoksajn, jugoslaviajn, francajn militajn, italajn militajn, germanajn militajn tombojn kaj aliajn.

Je la fino de mia vojaĝo kiel ĉiuj, ĉie ajn kie vojaĝas mi sentis iomete malfeliĉa. Mi sentas ege feliĉa tie, en tiu lando kaj en tiu urbo. Kvankam mi ne estas zagrebano, mi ŝategus esti unu zagrebano pli. ZAGREB VOLIM TE. ❤️

Jen kelkaj fotoj de mia vojaĝo.

Ĝis la revido

This slideshow requires JavaScript.

 

Tiel gekatalunoj celebras kristnaskon.

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Post kelkaj tagoj estos kristnasko kaj en Katalunio ni festas kiel en aliaj katolikaj landoj, sed same? -Ne, Tute same ne. Katalunoj havas kelkajn festojn tute nekompreneblajn por eksterlandanoj sed por ni ĉiuj estas belaj, familiaj kaj ĉarmaj. Unu el tiuj festoj estas “El Tió de Nadal” (E-o: La Kristnaska trunko) kaj pri tio mi skribas ĉi tiujn skribaĵon. Mi esperas ke vi ĝuos kaj, se vi ne estas kataluno, vi komprenos iomete pli aŭ konos nian feston.

ORIGINO.
Ĉi tiu festo, estas multcentjara kristnaska tradicio kaj estas nura en la mondo. Oni ĝin festas, kompreneble en Katalunio, sed ne nur ĉi tie. Oni ankaŭ festas ĝin en Andoro, Aragonaj Pirineoj Kaj Okcitanio, sed nun la festo estas asociita al kataluna kristnasko.
La festo rilatis al vintra solstico, kaj simbolis renaskiĝon de la naturo post vintro. Ĝi originis en kamparo kaj temis pri seka trunko, kiu donis dolĉaĵojn. Post Kristnasko, oni bruligis la trunkon por varmigi sian hejmon (en la fajrejo aŭ en la kameno).
Bruligante la trunkon oni kredis fortimi la malbonajn spiritojn de sia hejmo. Nuntempe preskaŭ neniu jam bruligas la trunkon, ĉar malmultaj hejmoj havas fajrejojn aŭ kamenojn.

NUNTEMPE
Tiu tradicio nuntempe estas festo por infanoj. La historio diras, ke ĉirkaŭ la 8an de decembro oni prenas la trunkon de la arbaro kaj kunportas ĝin hejmen. Tie oni devas kovri ĝin per litkovrileto por ne malvarmumi ĝin. Oni devas ankaŭ nutri ĝin ĉiuj tagoj ĝis kristnaskaj festoj. (En Katalunio ni metas katalunan ĉapelon nomata “Barretina” sur ĝia kapo).
La 24an nokte aŭ la 25an matene/postagmeze, infanoj devas preni bastonon aŭ ion simile por bati la trunkon forte. Samtempe oni devas kanti kristnaskajn kanzonojn kaj/aŭ la Kanto de la Trunko (Cançó del Tió). La celo estas ke la trunko devas feki donacojn al la infanoj, kiuj batis ĝin. La trunko lasas donacojn sub sia propra litkovrileto. Post kanti, la infanoj rigardas sub la litkovrileto por scii kiujn donacojn la trunko fekis al ili. (Antaŭe kutime estis dolĉaĵoj aŭ malgrandaj donacoj, sed nuntempe povas esti unu aŭ pli ol unu donacoj kaj ĝi/ili povas esti grandaj).

KANZONOJ
Tiu estas du el la plej famaj “Kanto de la Trunko” en Katalunio kaj siaj tradukoj el la kataluna al Esperanto

1.-Caga tió
Ametlles i Torró
no cagis arengades
que són massa salades
Caga torrons
que són més bons

2.-Caga Tió
Ametlles i Torró
si no vols cagar
Et donaré un cop de bastó
Caga tió!

1.-Feku, Trunko
migdalojn kaj Nugatojn
Ne feku “peklakvajn/salakvajn sardinojn/pilĉardojn”
ĉar ili estas ege salaj
Feku Nugatojn
ĉar ili pli bongustas

2.-Feku, Trunko
migdalojn kaj nugatojn
Se vi ne volas feki
Mi vergos vin
Feku, Trunko!

Jen kelkaj fotoj kaj videoj

Ĉu en via lando/regiono ekzistas tipa kaj nura tradicio? Rakontu nin!!!!

Ĝis la revido

 

 

This slideshow requires JavaScript.

 

Haloveno? Ne, dankon. Ĉi tie Kaŝtanfesto

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Dum tiuj tagoj en la plej multo de la mondo festas “Haloveno” (Halloween), sed en mia lando bonŝance ankoraŭ ni konservas nian propran feston nomata “La Castanyada“. (Ni tradukas ĝin kiel “Kaŝtanfesto”).
Ĉi tiu festo devenas de Kataluna Landaro, sed nuntempe ĝi forperdiĝis en multaj lokoj krom en Katalunio kie ankoraŭ ni festas ĝin. Ĝi celebras je la tago de ĉiuj sanktuloj (1a de Novembro), kvankam nuntempe la festo translokiĝis al la vespro de “Ĉiuj Sanktuloj” (La vespero/nokto de la 31a de Oktobro).
Ĉi tiu festo devenas de iu malnova funebra rito. Dum tiu festo familio renkontiĝas kaj manĝas kaŝtanojn, batatojn, konfitaĵojn kaj panellets (katalunaj dolĉaĵoj). La tipa trinkaĵo de tiu festo estas Moscatell (Muskatelo). Antaŭe oni oferas tiujn manĝaĵojn al siaj forpasitaj familiuloj en la preĝejo. Nuntempe ni nur manĝas kaj trinkas tiujn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn hejme kun siaj familiuloj.
Mi ŝatas celebri tiun feston kaj ankaŭ mi ege ŝatas manĝi kaŝtanojn kaj panellets, sed nuntempe (Pli malpli antaŭ 10-15 jaroj, se mi nun ne eraras) la junuloj ne multe celebras ĝin. Nuntempe sur strate vi vidas junuloj celebrante Halovenon kaj ne Kaŝtanfeston, eĉ en kelkaj el niaj publikaj lernejoj (kiu devas fomenti propran kulturon kaj tradicion) mi vidis infanoj kaj junuloj celebrante Halovenon.
Mi ne malamas tiun feston, sed kompreneble ne estas mia festo kaj pro tio mi ne celebris/as/os ĝin, kvankam mi povas kompreni kial la junuloj preferas Halovenon ol nia Kaŝtanfesto.
Ĉiuj festoj kaj tradicioj estas kulturo kaj neniam unu devas forpasigi la aliajn. Ni devas respekti unu la alian kaj lerni unu de la alia. (unu el multaj tialoj kial mi esperantiĝis. Konigi mian kulturon, koni aliajn kaj lerni de ili).
Mi certe ne scias la stontecon de ĉi tiu tradicio, sed mi scias ke la nuraj kulpuloj, estas ni mem. Se ni ne celebras niajn festojn neniu pli en la mondo celebros ĝin. Same kiel lingvoj, se ni ne parolas nian propran lingvon, neniu pli en la mondo parolos ĝin.
Mi deziras longan vivon al niaj festoj kaj mi esperas danke al ĉi tiu skribaĵo konigi iomete pli tra la mondo niajn tradiciojn, aŭ same, konigi iomete pli kiel katalunoj estas.

Ĉu en viaj landoj ekzistas/is propra tradicio (ne Haloveno)? Skribu ĝin, Mi estus ege dankema (kaj espereble la gelegantoj ankaŭ) koni aliajn tradiciojn.

Ĝis la revido

Castanyada
Kaŝtanoj, panellets kaj muskatelo (Moscatell). Foto: descobrir.cat

 

 

La Garrotxa: Vulkanoj kaj Naturo

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Dum tiu longa semajnfino, mi kaj 3 amikoj decidis trapasi la tagon en unu el la plej naturaj lokoj el Katalanio, ĉi tiu komarko nomiĝas “La Garrotxa” kaj ĝi estas konata dankon al amazoj da vulkanoj kiu en tiu loko ili troviĝas. Antaŭ multaj jaroj mi jam planis promenadon tie, sed mi neniam kapablis iri. Finfine dum ĉi tiu semajnfino, mi kaj 3 amikoj decidis iri tien kaj promeni iomete, ĉar aŭtumo estas la plej bela jarsezono visiti ĝin. La vetero jam ne ege varmas, sufiĉe pluvas, folioj preskaŭ ĉiuj falis, fungoj kreskis kaj nebulo de tempo al tempo aperas. Nia promenado komencis en la veturil-parkejo de la “Vulkano de Santa Margarida” (Volcà de Santa Margarida), ni ekpromenis ĉirkaŭ la “Volcà del Croscat” ĝis eniri norde en “La Fageda d’en Jordà” (Fagujejo de Jordà). Ni promenis tra la tuta “Fageda” rigardante la amazoj da arboj kiu tie estas, tretante la brunan foliojn kiuj kovras la tutan teron/grundon kaj aŭskultante la silenton de la naturo. Forirante okcidente de la “Fageda” ni promenis tra valo inter montaroj ĝis alveni al la “Ermita Romànica de Sant Martí del Corb” (Romanika ermitejo de Sant Martí del Corb). Poste ni revenis ĝis la “Fageda” kaj ni trapromenis ĝin ekde okcidento ĝis oriento. Post la “Fageda” ni promedis tra valo inter vulkanoj (sude de la “Volcà del Croscat) kaj rigardis kelkajn de ili (Volcà Puig de la Costa, volcà del Torrent, volcà Fontpobra, kaj Volcà de Santa Margarida). Ni decidis eniri en la vulkano de Santa Margarida kaj tagmanĝi tie, ene de la vulkano, kie troviĝas la “Ermita de Santa Margarida” (Ermitejo de Santa Margarida). Antaŭ multaj jaroj mi volis eniri tien. Nun finfine mi jam povas diri ke mi estis kaj tagmanĝis en la kratero de iu vulkano.
Post la tagmanĝo, ni promenis ĝis la veturilo kaj dum la vespero ni decidis visiti vilaĝon proksime de tie, vilaĝo nomata “Castellfollit de la Roca” ĝi estas fama, ĉar ĝi estas konstruita en klifo sufiĉe alta, larĝa kaj maldika.

Mi ege rekomendas vojaĝi tien. La venonta fojo ke mi iros tien, mi vojaĝos per globo kaj rigardos la vulkanojn supren.

jen kelkaj fotoj

Ĝis la revido

 

 

This slideshow requires JavaScript.

Inaŭguro de la nova Barcelona metroo-Lineo L10Sud

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

La lastan 8an de setembro 2018 oni inaŭguris 2 metrostaciojn de la Lineo 10 (Pli konkrete L10Sud) de la Barcelona metroo. Unue oni povas pensi ke nur 2 stacioj ne multe gravas, sed tiuj 2 stacioj estas aliflanke de la montaro de Montjuïc, en ne turista kvartalo de la sama Barcelona urbo, sed geografie apartigita de la Barcelona urbo.
Estas malriĉa kvartalo kie loĝantoj jam petis antaŭ 40 jaroj la metroon ĉe ili. Finfine en 2018 jam inaŭguris 2 metrostacioj sed ankoraŭ multaj loĝantoj de ĉi tiu kvartalo pensas ke tiu metroolineo ne estas utila ĉar ne iras al la centra urbo rekte, sed kompreneble estas malfacila laboro krei rekta lineo ĝis la centro tra la montaro de Montjuïc kaj kompreneble kostus multe pli da mono. Finfine tiu kvartalo havas subteran fervojon kaj ne dependos plu nur de busaj transportoj kaj finfine jam ne afektos plu strikoj kaj fermitaj stratoj (buse). Dum mia infaneco mi preskaŭ kreskis tie, kaj mi ĉiam aŭskultis pri la demando havi metroon en la kvartalo, kaj vere mi pensis ke mi neniam vidos tion, pro tio kiam mi iris al la inaŭguro de tiuj 2 stacioj, mi estis ege kontenta kaj feliĉa.

Tiu metroolineo 10 iras kune kun metroolieno 9. Jam en la jaro 1997, la kataluna registaro parolis pri konstrui tiun lineon (kompreneble kun malsimila vojlinio), sed nur nomiĝas L9. En 2003 oni komencis konstrui tiun metroolineon, oni diris al ni ke ĉi tiu lineo estus la plej longa kaj moderna metroolineo el Eŭropo (proksime 40km kaj tute aŭtomata lineo sen ŝoforisto) kaj oni ankaŭ diris ke ĝi estus konstruita en la jaro 2007, sed pro la kolapso de la plilongigo de la metroolineo 5 en la kvartalo “Carmel” oni devis revizi la sekurecon de ĉiuj projektoj denove kaj la unua inaŭguro de ĉi tiu metroolineo ŝanĝis al la jaro 2009. Ankaŭ pro la ekonomia krizo la konstruado de ĉi tiu lineo malrapidigis.

La mono por ĉi tiu metroolineo donas nur la kataluna registaro kaj la barcelona urbodomo (la hispana registaro pagis tute NENION). Nun la kataluna registaro atendas krediton de la Eŭropa banko por la konstruado de la centra parto de ĉi tiu lineo kaj la havena parto kaj finfine fini iam tiun faraonan projekton.

Mi ŝategas trajnojn kaj fervojan mondon pro tio mi ĉiam vizitis metroojn, trajnojn aŭ simple fervojajn inaŭgurojn. sed kvankam mi ŝatas ĉi tiun metroolineon, mi ankaŭ pensas ke ĝi estas plimultekosta ol ni povus pagi, ni ne bezonas faraonajn projektojn kaj kelkaj partoj de la metroolineo, la vojlineo estas ege stulta, ekzemple tra la vilaĝo de “El Prat de Llobregat” antaŭ alveni al la flughaveno. Tie la metroolineo ne estas rekta kaj la lineo turniĝegas trairi al ĉiuj kvartaloj de tiu vilaĝo kiu ne estas sufiĉe granda por tiu stultaĵo, nun pro tio la lineo ĝis la flughaveno malrapidiĝis tro.

Jen fotoj kiujn mi fotis la pasintan 8n de setembro 2018 je la inaŭguro de la metroolineo L10Sud.

Ĝis la revido

 

 

This slideshow requires JavaScript.

Kiel, kiam kaj kial mi lernis esperanton?

Saluton al ĉiuj gelegantoj

Hodiaŭ mi volas skribi pri la komenco de mia esperanta historio. Tiu historio komencis antaŭ multaj jaroj, en tiu tempo mi aĝis 15 jaroj kaj estudis en mezlernejo el mia vilaĝo. Dum tiu kurso, mi estis en mia regulara klaso de la kastilia lingvo kaj la instruisto ekparolis pri iu lingvo klopodinte esti internacia, sed li parolis pri Esperanto tute malbone, mi memoris kelkajn frazojn kiel… “Se la kastilia inter Hispanio kaj latinoameriko jam estas kelkfoje sufiĉe malsimila, imagu Esperanton inter japanoj kaj Eŭropanoj, ĝi estus tute malkomprenebla”. Li parolis pri esperanto malbone, ne kiel lingvo kiu eblas internaciigi kaj ne sukcesas, sed kiel kelkaj stultuloj kiuj kreis stultan lingvon antaŭscii ke ĝi ne bone prosperos (Mi tute  malkonsentas ĝin). Dum tiu momento mi nur rimarkis pri la nomo de la lingvo, “Esperanto” kaj pri la ideo de tiu lingvo kaj mi pensis, Ĉu ekzistas internacia lingvo? iu lingvo por interparoli kun la tuta mondo sen uzi la anglan, la francan, la ĉinan aŭ aliajn ne internaciajn lingvojn? (Ĵuste kion mi serĉis ĉiam). Mi skribis la nomon de la lingvo sur iu papero kaj hejme mi serĉis ĝin interrete. Mi trovis la brizilan “kurson de Esperanto” kaj Lernu.net. Mi elŝutis la kurson kaj komencis praktiki ĝin, ankaŭ mi aliĝis en lernu.net, sed mia volforto’ estis preskaŭ nula, pro tio kaj ankaŭ ĉar mi trovis neniujn kun kiuj interparoli persone (fakte ne sciis kiel trovi ilin), mi lasis la lernadon de la lingvo dum kelkaj jaroj, sed ne la ideon. Post kvin jaroj pli malpli, mi estas en mia rusa klaso kaj mi interparolis kun esperantistino pli malpli samaĝa ol mi pri esperanto kaj ke mi lernis ĝin antaŭ multe, sed mi neniam suksecis fini lerni ĝin, ktp… tio aktiviĝis mia memlernado de esperanto. danke al tio, mi interrete trovis la Katalunan Esperanto-Asocion. En la paĝo de tiu asocio mi trovis ke ĉiuj mardoj (harzarde, post mia rusa klaso) kelkaj geesperantistoj renkontiĝas kaj babilas en esperanto dum du horoj en iu trinkejo el Barcelono.

IMG_20180710_184804_309
Trinkejo kie ni e-babilas

Mi ŝategis tiun ideon, ĉar estas kion mi klopodis serĉi antaŭ kelkaj jaroj pli malpli, trovi aliajn geesperantistojn kaj praktiki la lingvon. Dum tiu tempo mi sciis preskaŭ nenion de esperanto, nur kelkajn frazojn de la brazila kurso ege fama, kaj ankaŭ simplajn frazojn (La pano estas seka, mia nomo estas …. , mi loĝas en … , ktp…) sed malgraŭ ke mi preskaŭ ne parolis la lingvon, mi decidis iri tien kaj koni aliajn geesperantistojn. Mi neniam forgesos mia unua tago tie. Mi eniris en la trinkejo de la babilado, mi sidis kun ili en la sama tablo kaj mi parolis iomete kun ĉiuj (kiel mi kapablis). Ili ĉiuj estis ege amikema kaj post la prezentado ni ludis esperantan karto-ludon. Mi multe eraris, fakte mi multe eraras ankoraŭ, sed mi ne hontas, de la eraroj oni povas lerni multe.

Nun mi aĝas preskaŭ 30 jaroj, mi eklernis la unuan fojon Esperanton kiam mi aĝis 15 jaroj, sed serioze mi lernis ĝin kiam mi aĝis 24 pli malpli. Mi ne lernis Esperanton per kurso, sed mi lernis ĝin per babiladoj. Mi lernis Esperanton dankon al ĉiuj geesperantistoj kiuj dum tiuj kvin jaroj pli malpli venis al la babiladoj kaj partoprenis de ĝi. Eble pro tio mi multe eraras, ĉar mi ne lernis la gramatikon per kurso, sed mi plibonigas ĝin, mi lernetas iomete de la gramatiko per lernu.net nun kaj iom post iom mi scios la gramatikon bone.
Ek de ke mi estas esperantisto mia vivo ŝanĝiĝis multe. Mi ne povas imagi nun mia vivo sen esperanto. Mi amikiĝis kun multaj geesperantistoj kaj kelkaj el tiuj nun estas unuaj el miaj plej ŝatataj amikoj. Mi vojaĝis, vojaĝas kaj vojaĝos per esperanto. Mi povas diri ke esperanto ne estas nur lingvo kiun mi parolas, sed estas parto el mia vivo, estas parto el mi.

Dankon al ĉiuj.

Ĝis la revido