Miaj Amikumu-aj Historioj

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Antaŭ kelkaj monatoj aŭ preskaŭ 1 jaro, mi havas aplikaĵon “Amikumu” en mia poŝtelefono. Altirita de la ideo havi aplikaĵon por paroli inter esperant-parolantoj el la tuta mondo, mi decidis elŝuti ĝin kaj klopodas ĝui la aplikaĵon maksimume, sed kelkfoje ĝui ĝin ne eblas.
Kelkfoje (Bonŝance, al mi ne okazas tion kutime) iu parolas kun mi per amikumu, sed ne por ‘amikumi’ eble por ‘tinderumi‘ aŭ eble ‘grinderumi‘ kaj tio al mi ege ne plaĉas. Ĝenerale faras tion viroj. Mi estas juna viro kaj en Amikumu eblas vidi mian foton, pro tio mi povus kompreni ilin, malgraŭ ke mi pensas ke mi ne estas ege bela. Mi estas aliseksema viro kaj mi nek uzas Amikumun, nek aliajn aplikaĵon por flirtumi. Mi ne ŝatas flirtumi tiel.
Al kelkaj E-amikinoj miaj okazas tio pli kutime ol al mi. kaj ankaŭ ne plaĉas al ili tio. Ĉu tiuj personoj ekscias ke si povas esti ĝenuloj?

Ankaŭ okazas al mi (pli kutime ol la jam rakontita antaŭe) personoj kiu ekparolas kun mi kaj ne plu sekvas konversacion. tute stultaj konversacioj
Ekzemple, kiam mi ekhavis Amikumun, aperis virino kiu parolas la saman nivelon kiel mi de la (serbo)kroata lingvo. Ĉar ŝi ekparolis la kroatan kun mi, mi supozis ke tiu estis la kialo ŝi decidis ekparoli kun mi. La konversacio Estis tiel rapida kiel absurda.
Ŝi: -Bok!
Mi: -Bok!
Punkto fina.
Kaj ankaŭ aperas tiuj personoj kiuj interesiĝis pri kie mi loĝas, demandas al mi kie mi loĝas kaj se ĉi tie estas multaj GeE-istoj. post tio ili tute subite malaperas.

Mi ne certe scias se tio okazas nur apude de mi, ĉar mi loĝas en la Mediteranea maro (Ĉi tie, en la sud-eŭropaj kaj nord-afrikaj landoj la vetero estas tiel varma kaj la karaktero estas tiel parolema kaj amema) aŭ ankaŭ okazas tio en nordaj Eŭropaj landoj, en for-Aziaj landoj aŭ en Oceanio.

Malgraŭ ĉiuj tiuj historioj, mi ankoraŭ kredas ke Amikumu estas sufiĉe bona Aplikaĵo, kaj kun la nova ĝisdatigo ĝi estas ankoraŭ pli utila.
Danke al tiu aplikaĵo, mi amikumis kun pli da E-istoj kaj ĝuegis de ilia kompanio. Mi ankoraŭ esperas amikumi pli en Barcelono aŭ eksterlande. Kaj ignori la ĝenulojn.

Ĝis la revido.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s