Poŝtelefonaj aplikaĵoj

En ĉi tiu paĝo mi volas konigi al vi miajn plej ŝatatajn kaj utilajn E-ajn poŝtelefonajn aplikaĵojn. Tiuj estas, ĉiam laŭ mi, la plej utilajn poŝtelefonajn aplikaĵojn por elŝuti en via poŝtelefono. Vi ne bezonas elŝuti ilin, se vi ne volas komprenble.
Mi bedaŭras, sed mi trovis nenion por “Windows Phone”

 

*Gboard (Android)
Gboard estas la klavaro de google, kaj ĝi estas tre utila ĉar povas havi la esperantan klavaron en via poŝtelefono same ol aliaj lingvoj.

Elŝuti ĝin

 

*Esperanta Klavaro (Apple)
Ĝi estas la esperanta klavaro pli utila kaj bona kiun mi trovis en Apple. Sufiĉe rapida kaj ankaŭ havas la prognozan tekston se vi volas uzi ĝin.

Elŝuti ĝin

 

*Amikumu
Amikumu estas ilo por kontakti aliajn proksimajn personojn el vi kiuj parolas la saman lingvon kiel vi, ege utila por trovi aliajn Esperantistojn aŭ almenaŭ esperant-parolantojn.

Elŝuti ĝin (Android)
Elŝuti ĝin (Apple)

 

*Reta Vortaro (Android)
Tiu aplikaĵo laŭ mi estas unu el la plej utilaj. Estas interreta vortaro de esperanto, ege utila, ĉar vi povas serĉi vortojn en diversaj lingvoj kaj en esperanto. Kiam vi trovas iun vorton, ĝi montras al vi etan definon de la vorto (ankaŭ kun afiksoj) kaj poste la tradukon de la vorto en ĉiuj lingvoj antaŭe ŝaltitaj en Agordoj.

Elŝuti ĝin

 

*Poŝa Reta Vortaro (Apple)
La Apple-a versio de Androida Reta Vortaro (pesas tro da MB)

Elŝuti ĝin

 

*