Tiel gekatalunoj celebras kristnaskon.

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Post kelkaj tagoj estos kristnasko kaj en Katalunio ni festas kiel en aliaj katolikaj landoj, sed same? -Ne, Tute same ne. Katalunoj havas kelkajn festojn tute nekompreneblajn por eksterlandanoj sed por ni ĉiuj estas belaj, familiaj kaj ĉarmaj. Unu el tiuj festoj estas “El Tió de Nadal” (E-o: La Kristnaska trunko) kaj pri tio mi skribas ĉi tiujn skribaĵon. Mi esperas ke vi ĝuos kaj, se vi ne estas kataluno, vi komprenos iomete pli aŭ konos nian feston.

ORIGINO.
Ĉi tiu festo, estas multcentjara kristnaska tradicio kaj estas nura en la mondo. Oni ĝin festas, kompreneble en Katalunio, sed ne nur ĉi tie. Oni ankaŭ festas ĝin en Andoro, Aragonaj Pirineoj Kaj Okcitanio, sed nun la festo estas asociita al kataluna kristnasko.
La festo rilatis al vintra solstico, kaj simbolis renaskiĝon de la naturo post vintro. Ĝi originis en kamparo kaj temis pri seka trunko, kiu donis dolĉaĵojn. Post Kristnasko, oni bruligis la trunkon por varmigi sian hejmon (en la fajrejo aŭ en la kameno).
Bruligante la trunkon oni kredis fortimi la malbonajn spiritojn de sia hejmo. Nuntempe preskaŭ neniu jam bruligas la trunkon, ĉar malmultaj hejmoj havas fajrejojn aŭ kamenojn.

NUNTEMPE
Tiu tradicio nuntempe estas festo por infanoj. La historio diras, ke ĉirkaŭ la 8an de decembro oni prenas la trunkon de la arbaro kaj kunportas ĝin hejmen. Tie oni devas kovri ĝin per litkovrileto por ne malvarmumi ĝin. Oni devas ankaŭ nutri ĝin ĉiuj tagoj ĝis kristnaskaj festoj. (En Katalunio ni metas katalunan ĉapelon nomata “Barretina” sur ĝia kapo).
La 24an nokte aŭ la 25an matene/postagmeze, infanoj devas preni bastonon aŭ ion simile por bati la trunkon forte. Samtempe oni devas kanti kristnaskajn kanzonojn kaj/aŭ la Kanto de la Trunko (Cançó del Tió). La celo estas ke la trunko devas feki donacojn al la infanoj, kiuj batis ĝin. La trunko lasas donacojn sub sia propra litkovrileto. Post kanti, la infanoj rigardas sub la litkovrileto por scii kiujn donacojn la trunko fekis al ili. (Antaŭe kutime estis dolĉaĵoj aŭ malgrandaj donacoj, sed nuntempe povas esti unu aŭ pli ol unu donacoj kaj ĝi/ili povas esti grandaj).

KANZONOJ
Tiu estas du el la plej famaj “Kanto de la Trunko” en Katalunio kaj siaj tradukoj el la kataluna al Esperanto

1.-Caga tió
Ametlles i Torró
no cagis arengades
que són massa salades
Caga torrons
que són més bons

2.-Caga Tió
Ametlles i Torró
si no vols cagar
Et donaré un cop de bastó
Caga tió!

1.-Feku, Trunko
migdalojn kaj Nugatojn
Ne feku “peklakvajn/salakvajn sardinojn/pilĉardojn”
ĉar ili estas ege salaj
Feku Nugatojn
ĉar ili pli bongustas

2.-Feku, Trunko
migdalojn kaj nugatojn
Se vi ne volas feki
Mi vergos vin
Feku, Trunko!

Jen kelkaj fotoj kaj videoj

Ĉu en via lando/regiono ekzistas tipa kaj nura tradicio? Rakontu nin!!!!

Ĝis la revido

 

 

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

 

Haloveno? Ne, dankon. Ĉi tie Kaŝtanfesto

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Dum tiuj tagoj en la plej multo de la mondo festas “Haloveno” (Halloween), sed en mia lando bonŝance ankoraŭ ni konservas nian propran feston nomata “La Castanyada“. (Ni tradukas ĝin kiel “Kaŝtanfesto”).
Ĉi tiu festo devenas de Kataluna Landaro, sed nuntempe ĝi forperdiĝis en multaj lokoj krom en Katalunio kie ankoraŭ ni festas ĝin. Ĝi celebras je la tago de ĉiuj sanktuloj (1a de Novembro), kvankam nuntempe la festo translokiĝis al la vespro de “Ĉiuj Sanktuloj” (La vespero/nokto de la 31a de Oktobro).
Ĉi tiu festo devenas de iu malnova funebra rito. Dum tiu festo familio renkontiĝas kaj manĝas kaŝtanojn, batatojn, konfitaĵojn kaj panellets (katalunaj dolĉaĵoj). La tipa trinkaĵo de tiu festo estas Moscatell (Muskatelo). Antaŭe oni oferas tiujn manĝaĵojn al siaj forpasitaj familiuloj en la preĝejo. Nuntempe ni nur manĝas kaj trinkas tiujn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn hejme kun siaj familiuloj.
Mi ŝatas celebri tiun feston kaj ankaŭ mi ege ŝatas manĝi kaŝtanojn kaj panellets, sed nuntempe (Pli malpli antaŭ 10-15 jaroj, se mi nun ne eraras) la junuloj ne multe celebras ĝin. Nuntempe sur strate vi vidas junuloj celebrante Halovenon kaj ne Kaŝtanfeston, eĉ en kelkaj el niaj publikaj lernejoj (kiu devas fomenti propran kulturon kaj tradicion) mi vidis infanoj kaj junuloj celebrante Halovenon.
Mi ne malamas tiun feston, sed kompreneble ne estas mia festo kaj pro tio mi ne celebris/as/os ĝin, kvankam mi povas kompreni kial la junuloj preferas Halovenon ol nia Kaŝtanfesto.
Ĉiuj festoj kaj tradicioj estas kulturo kaj neniam unu devas forpasigi la aliajn. Ni devas respekti unu la alian kaj lerni unu de la alia. (unu el multaj tialoj kial mi esperantiĝis. Konigi mian kulturon, koni aliajn kaj lerni de ili).
Mi certe ne scias la stontecon de ĉi tiu tradicio, sed mi scias ke la nuraj kulpuloj, estas ni mem. Se ni ne celebras niajn festojn neniu pli en la mondo celebros ĝin. Same kiel lingvoj, se ni ne parolas nian propran lingvon, neniu pli en la mondo parolos ĝin.
Mi deziras longan vivon al niaj festoj kaj mi esperas danke al ĉi tiu skribaĵo konigi iomete pli tra la mondo niajn tradiciojn, aŭ same, konigi iomete pli kiel katalunoj estas.

Ĉu en viaj landoj ekzistas/is propra tradicio (ne Haloveno)? Skribu ĝin, Mi estus ege dankema (kaj espereble la gelegantoj ankaŭ) koni aliajn tradiciojn.

Ĝis la revido

Castanyada
Kaŝtanoj, panellets kaj muskatelo (Moscatell). Foto: descobrir.cat

 

 

La Garrotxa: Vulkanoj kaj Naturo

Saluton al ĉiuj gelegantoj.

Dum tiu longa semajnfino, mi kaj 3 amikoj decidis trapasi la tagon en unu el la plej naturaj lokoj el Katalanio, ĉi tiu komarko nomiĝas “La Garrotxa” kaj ĝi estas konata dankon al amazoj da vulkanoj kiu en tiu loko ili troviĝas. Antaŭ multaj jaroj mi jam planis promenadon tie, sed mi neniam kapablis iri. Finfine dum ĉi tiu semajnfino, mi kaj 3 amikoj decidis iri tien kaj promeni iomete, ĉar aŭtumo estas la plej bela jarsezono visiti ĝin. La vetero jam ne ege varmas, sufiĉe pluvas, folioj preskaŭ ĉiuj falis, fungoj kreskis kaj nebulo de tempo al tempo aperas. Nia promenado komencis en la veturil-parkejo de la “Vulkano de Santa Margarida” (Volcà de Santa Margarida), ni ekpromenis ĉirkaŭ la “Volcà del Croscat” ĝis eniri norde en “La Fageda d’en Jordà” (Fagujejo de Jordà). Ni promenis tra la tuta “Fageda” rigardante la amazoj da arboj kiu tie estas, tretante la brunan foliojn kiuj kovras la tutan teron/grundon kaj aŭskultante la silenton de la naturo. Forirante okcidente de la “Fageda” ni promenis tra valo inter montaroj ĝis alveni al la “Ermita Romànica de Sant Martí del Corb” (Romanika ermitejo de Sant Martí del Corb). Poste ni revenis ĝis la “Fageda” kaj ni trapromenis ĝin ekde okcidento ĝis oriento. Post la “Fageda” ni promedis tra valo inter vulkanoj (sude de la “Volcà del Croscat) kaj rigardis kelkajn de ili (Volcà Puig de la Costa, volcà del Torrent, volcà Fontpobra, kaj Volcà de Santa Margarida). Ni decidis eniri en la vulkano de Santa Margarida kaj tagmanĝi tie, ene de la vulkano, kie troviĝas la “Ermita de Santa Margarida” (Ermitejo de Santa Margarida). Antaŭ multaj jaroj mi volis eniri tien. Nun finfine mi jam povas diri ke mi estis kaj tagmanĝis en la kratero de iu vulkano.
Post la tagmanĝo, ni promenis ĝis la veturilo kaj dum la vespero ni decidis visiti vilaĝon proksime de tie, vilaĝo nomata “Castellfollit de la Roca” ĝi estas fama, ĉar ĝi estas konstruita en klifo sufiĉe alta, larĝa kaj maldika.

Mi ege rekomendas vojaĝi tien. La venonta fojo ke mi iros tien, mi vojaĝos per globo kaj rigardos la vulkanojn supren.

jen kelkaj fotoj

Ĝis la revido

 

 

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

Sant Romà de Sau, Osona

Saluton al ĉiuj gelegantoj

Hodiaŭ mi skribos pri la foto kiun mi havas nuntempe ĉe la titolo de mia blogo. Mi fotis ĝin en “El Pantà de Sau” (Marĉo de Sau). Lokata en la centro de Katalunio en la regiono “Osona” en la ribero “Ter” kaj inter la vilaĝoj de “Tavertet”, “Vilanova de Sau” kaj “Roda de Ter”.
Ĝi estis kreita en 1962. Preskaŭ kiel ĉiuj marĉoj el Katalunio, ĝi estis kreita kiel Hidroelektrejo kaj por Irigacio kaj trinki la akvon kiun ĝi akumulas. Antaŭ la kreo de ĉi tiu marĉo ĵuste tie lokis la vilaĝeto de “Sant Romà de Sau” kiu kompreneble, pro tio, oni senhomigis ĝin kaj la loĝantoj devis transloĝiĝi ie ajn. Kiam la marĉo kolektas malmultan akvon pro la manko da pluvo, la preĝego de la vilaĝo kaj la muroj de la apudaj domoj videblas. Nun en ĉi tiu marĉo oni povas praktiki naŭtikajn sportojn.
‘Sant Romà de Sau’ estas romanika vilaĝo. La origino de la vilaĝo datiĝas proksimume de 917 post Kristo, kaj la preĝejo de la XI-a jarcento. La vilaĝo havis malmultajn domojn (Masies), romanikan ponton kaj romanikan preĝejon.
Kiam ni studas en la bazlernejo, ni iras dum 3 aŭ 5 tagoj ĉiujare al iu domo en la montaro for de nia urbo. Tio kutimas en katalunio kaj nomiĝas ĝin “Colònies”. Tie ni lernas pri la montaroj, arbaroj, naturo, ktp… Ankaŭ ni tage kaj nokte ludas. Mi memoras mian lastan ‘Colònies’, ni iris al iu domo apude de ĉi tiu marĉo kaj restis tie dum 5 tagoj. Dum unu nokto ni domis ekstere en la arbaro apude la marĉbordo kaj estis ege bela dormi sub la stelita ĉielo, la luno reflektita en la akvo de la marĉo kaj vidi la plej altan parton de la sonorilturo de la preĝego elirante de la akvo.
Dum alia tago ni ludis kajakon en la marĉo. En tiu epoko mi aĝis 11 pli malpli kaj memoris ke mi multe timis iri kun kajako al la centro de la marĉo kie lokas la preĝegon ĉar mi ne ŝatas naĝi ie ajn kie mi ne povas stari tuŝante la teron per miaj piedoj kaj tie mi pensis ke se mi falis de la kajako povus tuŝi kun miaj piedoj la tegmentojn de la vilaĝ-domoj plenaj de plantoj kaj mia piedo povus kaptiĝi tie, pro tio mi ĉiam kajakis preskaŭ apude de la marĉbordo kaj for de la vilaĝo (Centro-marĉo).
Laŭ mi ĝi estas ege bela loko, ĝi havas specon de magio kiu faras de tiu loko ege speciala. Laŭ mi, kaj eble laŭ aliaj, ĝi estas pli ol marĉo.

Jen kelkaj fotoj

Ĝis la revido

 

Miaj fotoj

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

 

 

Fotoj de la kataluna vikipedio

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

 

 

Fotoj de la vilaĝo (Interreto) 

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

En la paĝo “Pobles de Catalunya(Vilaĝoj de Katalunio) ankaŭ povas vidi pli da fotoj. Mi ne elŝutis ilin, ĉar ili havas Autorrajton (Copyright)