Ĉu esperanta vespermanĝo?

Saluton al ĉiuj gelegantoj.
Hodiaŭ mi jam vere komencas skribi ion en ĉi tiu blogo kaj mi volas komenci rakonti la lastan vespermanĝon kun amikoj.
La lastan ĵaŭdon mi iris kun kelkaj amikoj (E-istoj kaj ne E-istoj) vespermanĝi en restoracio de juna viro kiun ni konis en la budeto de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) en la Sankta Georga Tago. (Ama tago el Katalunio).
Tiu juna viro venis al nia budeto kaj subite li rakontis al ni ke li interesiĝas pri Esperanto kaj ke sia patro parolis ĝin antaŭ multaj jaroj. Ĝis nun ĉio enordas, Esperantistoj (Almenaŭ en Katalunio) multe aŭskultas tion, sed post 5~10 minutoj parolante, li rakontis al ni ke li ĵus malfermis novan tapas-restoracion en la sama vilaĝo kie mi loĝas, apude el Barcelono. Tio multe surprizis min kaj mi pensis, “Ĉu eble en mia vilaĝo estas pli da E-istoj kaj ĉu mi ne konas ilin?
Finfine post kelkaj tagoj, mi kaj kelkaj amikoj miaj el mia vilaĝo (E-istoj kaj ne E-istoj) decidis vespermanĝi tie. Ni rezervis la tablon kun la nomo “Esperanto” al kelneristino, kiu servis nin. De ĉi tiu maniero, ni vidus se li memoras nin aŭ ne, kaj fakte li vere memoris nin.
En la restoracio ni konis ankaŭ lian patron kaj ni interparolis iomete kun li. Kaj li rakontis liajn anekdotojn pri esperanto. Ĉu eble li interesiĝos denove pri E-o?
Tiu nokto estis vere agrabla kaj amikema, kaj kompreneble, la manĝaĵo estis ege bongusta. Ni reiros tien!

Jen kelkaj fotoj de la manĵaĝo.

Ĝis la revido

 

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s